Sabata Kunsido (SK)
15:15 - 17:45
Azio/Tokio
Elekti horzonon
Ĉiumonata kunsido por tiuj, kiuj volas paroli (kaj aŭdi vivantan) Esperanton. Eksterlandanoj estas tre bonvenaj.

Loka


La Sabata Kunsido okazas ĉiumonate en la 2-a aŭ la 3-a sabato ĉe la Esperanto-Domo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) en Tokio. Tut-Esperante, ni parolas (kaj aŭdas vivantan) Esperanton dum du horoj kaj duono. Volontuloj faru longan aŭ mallongan prezentadon pri ajna temo, dum aliaj aŭskultu. Ĉiun prezentadon sekvas demandoj kaj respondoj. Por ĉeesti, ne necesas antaŭ-registriĝi, nek pagi kotizon. Kutime, ĉirkaŭ 18:00, multaj el la ĉeestantoj kune ekiras al proksima restoracio por ĝui (ofte veganan) vespermanĝon kaj gajan babiladon en Esperanto aŭ ajna lingvo laŭbezone.

Por detaloj kontaktu: YAMAKAWA Syuiti per retpoŝto. 
Informoj

www.jei.or.jp/eo/
shu(ĉe)gol.com
Japana Esperanto-Instituto,(財)日本エスペラント協会

Partoprenontoj

0

Indiku ke vi partoprenos kaj ricevu memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto
YAMAKAWA Shuichi