Sur flugiloj de fantazio – Karl Friedrich May kaj František Flos – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Kunveno/Evento

Ili ambaŭ estis famaj aŭtoroj, kiuj verkis rakontojn kaj romanojn pri aventuroj, kiujn iliaj herooj travivis en malproksimaj landoj. Antaŭ verkado ili diligente studis informojn pri diversaj landoj, en kiujn ili neniam vojaĝis, sed danke al eksterordinara talento kaj senlima fantazio kapablis krei eĉ iluziojn de propraj travivaĵoj. Ili ne imitis romanojn de Jules Verne, sed enviciĝis en tutmondan aventuran literaturon.

František Flos (1864 – 1961) estis ĉeĥa instruisto kaj lerneja inspektoro, patrioto, tre laborema aŭtoro de teatraĵoj, rakontoj kaj romanoj por infanoj kaj junularo. Li kapablis priskribi vivon de bohemiaj kamparanoj same interese kiel aventurojn de vojaĝantoj en ekzotaj landoj. Li ne verkis satire, sed al liaj verkaĵoj neniam mankas karesa humuro. Liaj aventuraj rakontoj ĉiam donas al legantoj moralajn instruojn.

Karl Friedrich May (1848 –1912) estis saksona instruisto, redaktoro de kelkaj gazetoj kaj sukcesa verkisto. Lia eniro en literaturon ne estis facila, ĉar li devenis el malriĉa familio, en sia infanaĝo estis blinda, poste psiĥike malsana kaj pro sia konduto kelkfoje malliberigita. Liaj rakontoj pri aventuroj en Usono, Proksima Oriento, Ĉinio kaj aliaj landoj fariĝis favorata legaĵo de milionoj da homoj en tuta mondo. Oni ilin multfoje eldonis, tradukis kaj filmis. Persona vivo de May ne estis feliĉa, sed liaj verkaĵoj estas plena de humanismo, sopiro pri justeco, libereco kaj paco.

Prelegos:  Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete.  Ĝi estas registrota.
May kaj Flos_250923-1.jpg 208 kB


La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Registritaj prezentoj

Sur flugiloj de fantazio – Karl Friedrich May kaj František Flos – Oldřich Arnošt Fischer

Ili ambaŭ estis famaj aŭtoroj, kiuj verkis rakontojn kaj romanojn pri aventuroj, kiujn iliaj herooj travivis en malproksimaj landoj. Antaŭ verkado ili diligente studis informojn pri diversaj landoj, en kiujn ili neniam vojaĝis, sed danke al eksterordinara talento kaj senlima fantazio kapablis krei eĉ iluziojn de propraj travivaĵoj. Ili enviciĝis en tutmondan aventuran literaturon.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉