🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? – 73
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 73: Simetrio kaj malsimetrio en la naturo kaj en 2 paperaj ludiloj.

InternaciaKurso

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero – 73: Simetrio kaj malsimetrio en la naturo
                                                                  kaj en 2 paperaj ludiloj. 

 
73-afiŝo-Ateliero-73.jpg 592 kB

Hodiaŭ ni pridiskutos la temon pri simetrio kaj malsimetrio, kiujn Naturo ludante uzas en siaj kreaĵoj. Ni ankaŭ kreos paperajn ludilojn - puzlon de Nick Robinson kaj transsaltilon de Siero Takekawa, kiujn instruos Ruth Kevess-Cohen.
 
 
 
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
La ateliero okazas kun Zoom-subteno de IREA  ĉiudimanĉe, je la 19.00 - 20.30 laŭ la horzono de Francio  (18.00-19.30 laŭ UTC)  
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!  
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto