Junia Ludado ☆ Spielnachmittag im Juni
14:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Esperantlingva ludado kaj babilado ĉe glaciaĵejo

Loka

La aprilan ludadon partoprenis 15 homoj kaj ni ludis la jenajn ludojn: Set, Phase 10, Funkenschlag/Power Grid, Das Verrückte Labyrinth, Skyjo, Tabuo en Esperanto, Dixit, Die Quacksalber von Quedlinburg, kaj eble aliaj.

Dum junio ni reiros al la origina loko de nia ludorondo, la glaciaĵejo Kibo!  Kiel kutime, ni rezervis la grandan tablon sub la fenestron. 

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 3a de junio 2023, 14:00 ĝis ? (la kafejo fermiĝas je la 20a)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße

Organizanto: Jessica Grasso
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj