🖥 Festu la Zamenhofan Tagon kun meksikanoj
11:00 - 13:30
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Tradicia Esperanta Festo

Internacia

Ĉifoje la monda situacio ne permesas al ni festi la tradician Zamenhofan Tagon kiel kutime, tamen ni profitu la okazon renkontiĝi alimaniere kaj ĝui Esperantujon kun partopreno ne nur de homoj, kiuj loĝas centre de la lando sed de meksikanoj, kiuj troviĝas en ĉiu meksika anguleto kaj eĉ de Esperantoparolantoj de aliaj mondopartoj.
Venu do kaj pasigu agrablan tempon kun ni en la venonta dimanĉo, la 13an de decembro inter la 11a kaj 13:30ah laŭ meksikcentra horo (UTC -6). Ni renkontiĝos ĉe zoom:
uzantnomo: 813 3525 7849
pasvorto: Ztago20
Ĉu vi estas komencanto? Ne zurgu! Vi estos tre bonvena, konektiĝu kun ni. Ni havos muzikon, magion, literaturaĵon, interesajn raportojn, ktp., do trovu konfortan lokon, preparu vian preferatajn manĝaĵetojn, trinkaĵon kaj ni kune tostu.
¡Ni atendos vin!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

estraro(ĉe)esperanto-mexico.org

Administranto