🖥 Tago de Veteranoj 2021: Gian Carlo Fighiera
16:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
UEA omaĝas la esperantajn veteranojn. Ĉi-jare la omaĝato estas Gian Carlo Fighiera

Internacia

En 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) UEA inaŭguris la Tagon de Veteranoj, okazinta la 19-an de septembro. Ĝi estis la antaŭlasta tago de la Festivalo. Tiam, la intenco de la Tago de Veteranoj estis duobla: unue UEA deziris inaŭguri daton por regule omaĝi al niaj veteranoj, ĉar de ili ni heredas akiritajn sciojn kaj inspiron por malkovri novajn sciojn pri nia Afero. Sed la 19-a de septembro 2020 ankaŭ markis la 100-jariĝon de la esperantista veterano Eduardo Vivancos. Naskiĝinta en Barcelono, Vivancos tiam vivis en Toronto, Kanado, kaj omaĝi al li estis jam en la planoj de la montreala 105-a UK, kiu estis nuligita pro la pandemio. Pro tio, ke la Festivalo pluraspekte ankaŭ omaĝis al Montrealo kaj al la nuligita UK, kaj profite de tio, ke ModaFest' 2020 okazis pli longe ol planite por la UK, eblis bapti la naskiĝtagon de Vivancos kiel la Tagon de Veteranoj, kaj la Esperanto-movado povis omaĝi lin dumvive. La omaĝo okazis pere de elstara prelego pri lia vivo fare de la kataluna esperantisto Javier Alcalde, spektebla en UEAviva: https://youtu.be/1JCV9L83_UI.

En 2021, UEA decidis reokazigi la Tagon de Veteranoj. Bonŝance ĝi okazas samtage kiel pasintjare kaj koincidas kun la fermo de la virtuala kongresejo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto. Ankaŭ en 2021 UEA devis nuligi la Universalan Kongreson, kiu okazintus en Belfasto. Pro tio la 2-a VK strebis plurmaniere omaĝi la Universalajn Kongresojn mem. Ĝi malfermiĝis per la publikigo de la historia filmo Varsovio 100 jarojn poste (https://youtu.be/3xmMLmlRxJo), kiu rememorigis nin pri la grandeco de la rekorda UK okazinta en Varsovio en 1987, dum la 100-jara jubileo de nia lingvo. Pro la 2-a VK ni ankaŭ re-spektis la belan Nacian Vesperon de Gotemburgo, en 2003. Kaj multaj aliaj estis la omaĝoj al la UK-oj. Ĉio spekteblas en UEAviva.

Ne povus esti malsame ĝuste nun, ke la Tago de Veteranoj koincidas kun la fermo de la virtuala kongresejo de la 2-a VK. Pro tio kiel omaĝaton de la Tago de Veteranoj 2021 ni elektis specialan karan amikon. Temas pri homo, kiu en tiu ĉi jaro, 2021, ricevis el la manoj de Duncan Charters, la Prezidanto de UEA, la agnoskan diplomon de pli ol 70 jaroj da fideleco al UEA. Temas pri homo, kiu en 1955 fondis en Kopenhago la Infanan Kongreseton. Temas pri homo, kiu majstre kaj malavare plenumis la taskojn de Konstanta Kongresa Sekretario. Temas pri naskiĝinto en Torino, kie en 2023 okazos la 108-a UK. Temas pri kara nuntempe 93-jara italo, esperantisto ekde 1947 kaj Dumviva kaj Honora Membro de UEA. Temas pri Gian Carlo Fighiera.

Bonan spektadon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

youtu.be/2DRC0jWESso
aduriz.paula(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto