Surstrata manifestacio por civitana Eŭropo en Parizo
13:30 - 16:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Okaze de ĝenerala kunsido de Volt Eŭropa, esperantistoj kuniĝos en marŝo tra Parizo

Internacia

La transnacia eŭropa partio Volt organizas ĝeneralan kunsidon en Parizo dum 25a kaj 26a de novembro 2023 en Parizo. Poste okazos surstrata manifestacio por pli civitana Eŭropo. Eĉ se la ĉefaj lingvoj estos la angla kaj la franca, tamen esperantistoj deziras montri ke Eŭropa Unio bezonas komunan lingvon justan, kaj Esperanto estas tia lingvo. 
Do ni (la franca asocio de Eŭropo-Demokratio-Esperanton) invitas vin partopreni tiun manifestacion, kaj kanti kun ni la Eŭropan himnon en Esperanto (ni havos sekurajn veŝtojn "Demokratio urĝas en Eŭropo"). 
Por detaloj, vidu https://www.facebook.com/events/870963661218655/

Jen ĉi-sube la traduko en Esperanto de la alvoko de la franca asocio Volt : 
La Kvina Franca Respubliko ĵus festis sian 65-an datrevenon kaj ŝajnas frosta. Francaj leĝoj pri balotoj malhelpas aperon de novaj politikaj movadoj, ĉu por elekti novajn gvidantojn aŭ por kolekti financojn: eniri politikon en Francio estas oftege sinonimo de longa kariero kaj bone establita reto. Simile, la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, organizita de Eŭropa Unio en 2021 por instigi pli larĝan partoprenon, estis seniluziiĝo por multaj civitanoj. 
Tial ni volas kunvenigi la eŭropan civilan socion en Parizo, ĉe metroo Balard, la 26-an de novembro je 13:45, por postuli reformojn celantajn pliigi la civitanan partoprenon en eŭropa politiko, kaj precipe: 
🔹 Pli da travidebleco kaj respondeco de EU-institucioj. 
🔹 Okazigi asembleon de eŭropaj civitanoj antaŭ ĉiu grava EU-leĝdona decido. 
🔹 Malaltiĝo de la balotaĝo al 16 por la eŭropaj elektoj. 


Volt Europa alvokas ĉiujn civitanojn kaj movadojn kiuj zorgas pri la estonteco de Eŭropo, aliĝi al la manifestacio. Ni profunde kredas ke kune ni povas konstrui pli demokratecan kaj partoprenan Eŭropan Union, ĉar tiel ni faras politikon: ni proponas platformon al ĉiuj civitanoj, de malgrandaj entreprenistoj ĝis studentoj, por esprimi sin, kunhavigi siajn ideojn kaj partopreni en signifa dialogo. Ĉar la estonteco de Eŭropo ne devus esti decidita nur de politikaj elefantoj, laborantaj en grizaj kostumoj malantaŭ fermitaj pordoj; dependas de ni ankaŭ formi ĝin. 
👉 Praktikaj informoj: La marŝo komenciĝos en Balard je la 13:45 kaj atingos Place du Trocadéro ĉirkaŭ la 15:00. De la 15-a ĝis la 16-a, sur la scenejo parolos pluraj elektitoj, kandidatoj kaj reprezentantoj de poreŭropaj asocioj kaj partioj. Ni kuraĝigas vin aliĝi al ni ekde 13:30 en Balard por ne maltrafi la komencon de la promeno! Vi ankaŭ havos la ŝancon babili kun centoj da membroj de Volt Eŭropa, kiuj venos el la tuta Eŭropo por tiu semajnfino. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

pierre.dieumegard(ĉe)free.fr
métro balard

Interesiĝintoj

Administranto