🖥 Z-Tago en Oporto
11:00 - 16:00
Eŭropo/Lisbono
Elekti horzonon
Z-Tago en la kooperativa librejo UNICEPE

Loka

Jen la programo:

11h10: Bonvenigo de Rui Vaz Pinto, prezidanto de UNICEPE

11h15: Malfermo de la ekspozicio Feridas de la galega pentristo María Xosé Ares

11h30: Xavier Magrinyà kaj Abel Montagut prezentos la libron La Pell de brau - La Taŭrofelo, de Salvador Espriu, tradukita en esperanto de Abel Montagut

12h30: Tagmanĝo

Menuo: Supo, rizo kun anaso, trinkaĵoj (aŭ drinkaĵoj, laŭ via prefero) kaj kafo
Prezo: 15€ - Necesas antaŭaliĝi ĉe unicepe@net.novis.pt ĝis la 10a de decembro. Se pro dieto aŭ prefero necesas alispecan manĝon mendi por vi, bonvole avertu por ke oni tion prizorgu

14h30: Guilherme Fians - Esperantistoj, revoluciuloj kaj komputil-amantoj: Kiel ciferecaj teknologioj influas lingvo-lernadon kaj transliman politikan agadon

15h:30: Solena adiaŭo de la prezidanto de PEA Jozefo Martins

Se vi ne estas en la urbo, eblos tamen spekti kelkajn programerojn rektelsende en nia Fb-o kaj per nia kanalo en peertube:

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/esperantoporto
esperantoporto(ĉe)gmail.com

Administranto