Ĝuu la paskajn tagojn!
Internacia kunveno
Ni invitas vin partopreni en PRINTEMPE, printempa renkontiĝo ĉirkaŭ pasko, en Wiesbaden, 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj 😊
Multaj estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj. Same ni bonvenigas homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
Lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio
Ni antaŭvidas antaŭtagmeze lingvokursojn por komencantoj kaj progresantoj, krome estos konversaciaj rondoj. Do volonte invitu homojn, kiuj ŝatos lerni Esperanton aŭ jam eklernis iomete.
Familioj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj
En PRINTEMPE familioj estas aparte bonvenaj kaj ni provos krei belan oferton por infanoj kaj junuloj. Tute same ĉiuj aliaj homoj estas bonvenaj kaj ni planas grandan programoferton ankaŭ por homoj sen infanoj.
Ekskursoj al la bela rejna regiono
Pri ekskursoj okupiĝos Werner Breitung, kiu havas ampleksan sperton pri gvidado de ekskursoj. Li estis dum pluraj jardekoj profesoro pri geografio kaj organizis kaj realigis grandan nombron da diversaj vojaĝoj.
Daŭrigo de PSI
En 2026 la tradicia aranĝo PSI pro pluraj kaŭzoj ne povos okazi. Tial la teamo de EsperantoLand decidis zorgi pri daŭrigo, interkonsente kun Germana Esperanto-Asocio kaj la antaŭa teamo.
Organiza teamo
Antaŭĝojas vidi vin dum PRINTEMPE la organiza teamo
Betti Maul, Werner Breitung, Nicky Janssen, Klaus Rumrich, Lu Wunsch-Rolshoven (kaj aliaj)