🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 180: Kato: fenomeno, mistero, inteligenteco.

Kunveno/Evento

180-afiŝo_Ateliero-180.jpg 135 kB


Hodiaŭ ni rigardos unu el la plej stabilaj kaj misteraj objektoj de observado — kato kiel fenomeno. Malgraŭ jarcentoj de komuna kunvivado, ni ankoraŭ ne tute komprenas la katon. Eble, ĉar ĝia inteligenteco funkcias laŭ la principo de elektema signifo: kato faras tion, kion ĝi konsideras necesa, ĝi estas optimuma stato de sistemo, strebanta al minimumo de penado kaj maksimumo de stabileco. Ni diskutos tiun temon kaj faldos la modelon de Kato , verkitan de John Montroll kaj instruotan de origamiisto el Gvatemalo Aronny Pivaral.

30.11.2025, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87857894318
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ):skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte