Post la kongreso: Adriatika feriado
La postkongresan lundon (la 22-an de junio), tiuj kiuj aliĝis ankaŭ al la 3-a Adriatika feriado
en Prvić Luka, povos ekvojaĝi per komuna buso al la maro. La buso transportos nin al Šibenik,
kie ni prenos ŝipon kaj veturos al la insulo Prvić, kie troviĝas nia feriejo. La feriejon ni devus
atingi ĝustatempe por havi planitan tagmanĝon kaj jam posttagmeze ĝui la maron!
Se vi ankorau ne aliĝis al la 3-a Adriatika feriado, vi povas aliĝi kaj pagi ĉiujn kostojn ĝis la
31-a de marto. La prezojn vi povas vidi en la kunsendata reklamilo.