🖥 Zamenhof kiel homo - 25-a ĉapitro de „Vojaĝo en Esperanto-lando“ de Boris Kolker
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Legado kaj lernado

Kunveno/Evento

„Li estis malalt-statura, kun forta barbo brune-griza kaj frutempe kalva kapo. Ĉiam nigre vestita, li portis por-miopajn, orkadritajn okulvitrojn, kiujn li neniam demetis. Li ne estis oratoro, parolis milde kaj mallaŭte, kaj, laŭ la maniero de la litovaj judoj, prononcis „ŝ“ preskaŭ kiel „s“. Li multe fumis, precipe cigaredojn. Jam de ĉirkaŭ la jaro 1900 li suferis je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Tial, kiam liaj enspezoj tion ebligis, li vizitis somere germanajn ban-urbojn. Li heredis la pedantan ord-amon de sia patro, kaj nur dank’ al tio li povis retrovi sin en siaj kalkuloj de eldonisto, de librovendisto kaj de kontraktanto kun Hachette. Li estis timema antaŭ la publiko kaj malinklinis al la oficialaj ceremonioj, kiujn li partoprenis nur pro la bono de Esperanto.“ Tion skribis Gaston Waringhien pri Ludoviko Zamenhof. Ni kune legas la 25-an ĉapitron de „Vojaĝo en Esperanto-lando“ de Boris Kolker.
 
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:00 – 20:30 h (UTC+1).  
Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442
La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis. 

image.png 129 kB
Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto