Vendredaj parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Estonteco de trans-maraj land-partoj de Francio

Loka

Eblas interparoli en Parizo, ĉi-Vendrede ĉe SAT-Amikaro, inter 18h30 kaj 21h.
Ĉi-vespere la temo estos :

Vendredo 10 Decembro 2021 : estonteco de trans-maraj land-partoj de Francio.
Nov-Kaledonio, Guadalupo, Martiniko, Gujano, Reunio, Korsiko : ĉu sendependaj landoj baldaŭ ?
Kio post "Kanak-eliro", "Antil-eksiĝo", k.c. ? Kion povas/rajtas esperi la popoloj ?
Ĉu Nov-Kaledonio reale estas "kolonio" ? Ĉu Francio mem estas reale "sendependa lando"?
Ĉu nacia lingvo estas kriterio/garantio je sendependeco, aŭ male ?

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto