🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Por tiuj kiuj esperantistiĝis antaŭ 1983

Internacia

Dum la Virtuala Kongreso 2023 de UEA, ni decidis aranĝi zoomajn kunvenojn por Esperantistoj kiuj jam parolas la lingvon depost pli ol 40 jaroj.  Ho!  "Tempuso fugitas!  Carpeu diemon!" 

Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.

Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).

Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj: 

https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureDennis Keefe