Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin dum nia kunveno en la Kultur- und Kommunikationszentrum Sumpfblume por ekzerci vian Esperanto-scion kaj renkonti la lokan grupon.
Detala programo:
29.01.2020: 19.00 horo Sumpfblume: Jarĉefkunveno
Ni invitas al la jarĉefkunveno de la Esperanto-grupo Hameleno "La Ratkaptista Bando".
Tagordo:
- Saluto
- Jara raporto
- Kasa raporto
- Raporto de la revizoroj
- Malŝarĝigo kaj novelekto de la estraro
- Elekto de unu revizoro
- Proponoj
- Planoj por 2019
- Diversaĵoj
Ni estas en la Kicker-ĉambro.
Aldonaj informoj:
- Vi trovas detalojn pri la renkontiĝo ankaŭ en la kalendaro de la grupo https://www.esperanto.de/de/enhavo/hameln/kalender aŭ ĉe https://eventaservo.org/o/RB .
- Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo
- Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.