🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero 60. Origamio sur la festa tablo: buŝtukoj kaj novjara ornamaĵo.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero 60. Origamio sur la festa tablo: buŝtukoj kaj novjara ornamaĵo.

InternaciaKurso

Ateliero- 60. Origamio sur la festa tablo:muŝtukoj kaj novjara ornamaĵo.
 
La novjaraj festoj aproksimiĝas. Hodiaŭ ni parolos pri kiamaniere oni festas Novjaron en diversaj landoj kaj faldos kelkajn modelojn por ornami vian tablon. Unu el tiuj modeloj instruos Irina Makarova.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
26.12.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
 
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto