🖥 🐀RB_Hameln: 🗣️Prelego de Cristina Bollini: 🏴‍☠️🇦🇶🏳️‍🌈Flagoj de la mondo
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando"- ĉi-foje per Zoom. Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

flagoj.jpg 115 kB

Detala programo:
28.06.2023:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     
Cristina Bollini: La flagoj de la mondo
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste sekvas la prelego de Cristina Bollini pri la flagoj de la mondo.
Ekde antikveco, flagoj estas uzitaj por identigi armeojn, popolojn kaj idealojn.
Hodiaŭ ni vidas flagojn preskaŭ sur ĉiuj publikaj placoj kaj palacoj kaj okaze de sportaj eventoj (ekz. la Olimpiaj Ludoj kaj Mondĉampionecoj).
Sed …. Ĉu vi konas la flagojn?
Fine ni kune povas elprovi nian scion per kvizo.

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de. 

Aldonaj informoj: 

Fotoj:  cezarkulturo)
Dosieroj
Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Heinz-Wilhelm Sprick

Administranto