🖥 La rolo de naciaj lingvoj en supera edukado
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Oslo
Elekti horzonon
Kiun rolon havas (kaj havu) la naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco? Eksciu pri la stato en Norvegujo, kaj kontribuu per vialandaj ekzemploj!

Internacia

Duan fojon ĉi-jare NEL invitas al retaj seminarioj pri diversaj (ne-)movadaj temoj. Ĵaŭdon la 25-an de novembro inter 20:00 kaj 21:30 ni prezentos interesan temon por komuna diskutado kaj kleriĝo: Kiun rolon havas (kaj havu) la naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco? Ĉu ili iĝas marĝena aldonaĵo aŭ nura administra suplemento al esence angla­lingvaj studprogramoj kaj scienca publikigado? Aŭ ĉu kontraŭe ili restas gravaj, kaj la angla ilin nur komplementas en specifaj uzokampoj? Kaj ĉu tio ĉi entute estas problemo?

Ne estas la plano fari plene profesiajn prezentojn de fakuloj. Sed almenaŭ en Norvegujo estas faritaj pluraj raportoj pri la fenomeno, kaj ni ŝatus prezenti iom el tiuj. Ni ankaŭ esperas, ke partoprenos la seminarion reprezentantoj de niaj najbaraj kaj pli foraj landoj, kaj ke ili povos prezenti ankaŭ la staton en siaj landoj.

Enkondukos Bård Hekland, komentos pluraj niaj membroj surbaze de propraj spertoj kiel universitataj aŭ esplorinstitutaj dungitoj.

La seminario okazos per Zoom. Aliĝu per retpoŝta mesaĝo al oficejo@esperanto.no plej laste merkredon la 24-an de novembro. Vi ricevos retpoŝte la ligilon al la aranĝo.

Bonvenon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.no
oficejo(ĉe)esperanto.no

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBard Hekland