Bartoloměj Daniel estis romao, kiu krom rusa kaj germana lingvoj memlernis esperanton, sciis ĝian signifon kaj propagandis ĝin inter siaj gekolegoj. Li devenis el malriĉa familio, kiu loĝis en Šaštín (Slovakio). Lia vojo al klereco ne estis facila, sed danke al sia talento kaj forta volo li sukcese studis en Karola Universitato en Prago kaj fariĝis la unua romaa promociita historiisto en tiama Ĉeĥo-slovakio (1956). En la jaroj 1969-1973 li estis agema membro de Asocio de Ciganoj-Romaoj de ĈSR. Li ekpreparis fondadon de Muzeo de Romaa Kulturo, por kiu li kolektis tradiciajn romaajn metiistajn produktojn kaj aliajn eksponaĵojn. En la jaro 1970 li en Moravia Landa Muzeo aranĝis unikan ekspozicion pri romaa forĝado. Post neniigo de Asocio de Ciganoj-Romaoj li laboris en diversaj laboristaj profesioj. Al faka laboro de historiisto li povis reveni nur post la jaro 1989. En la jaro 1991 li kunfondis Muzeon de Romaa Kulturo en Brno, en kiu ĝis fino de sia vivo laboris kiel historiisto. Bartoloměj Daniel verkis ne nur fakajn artikolojn kaj libron pri historio de romaoj, sed ankaŭ poemojn en okcidentslovakia romaa dialekto.
Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer Lingvo: Esperanto
Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Ĝi estas registrota.
daniel.jpg167 kB
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Bartoloměj Daniel estis romao, kiu krom rusa kaj germana lingvoj memlernis esperanton, sciis ĝian signifon kaj propagandis ĝin inter siaj gekolegoj. Li devenis el malriĉa familio, kiu loĝis en Šaštín (Slovakio). Lia vojo al klereco ne estis facila, sed danke al sia talento kaj forta volo li sukcese studis en Karola Universitato en Prago kaj fariĝis la unua romaa promociita historiisto en ĈSSR.