La 3a kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 5an de februaro je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 16:00). Retligon, sube.
Aperitivo: Ni povas babili iomete pri la antaŭmonataj bildetoj de la VEK-paĝo en Facebook Ĉi foje: Gregoire Maertens 100-jariĝo; Montro-fenestro pri Esperanto; Marjorie Boulton, Patrino kaj Kato; Listo de lokaj Esperantaj-socioj.
Temo 1: Esperanto kaj familio (inspirata de Sandor). Ĉu familianoj viaj lernis Esperanton antaŭ vi? Kiel reagis via propra familio kiam vi eklernis Esperanton? Kaj poste, ĉu vi influis en la lernado aŭ ne-lernado de Esperanto: gefiloj, genepoj, ktp?
Temo 2: Ĉio kion vi volas komenti pri vekaj temoj.
Se vi volas prezenti 5-minutan VEK-rilatan temon, bonvolu anonci tion ĉe la komenco de la kunveno. Ne preparu lumbildojn, ne faru ppt-aĵojn. Parolu, nur parolu. Ni ŝatas vian voĉon!
Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.
Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC). Kunvenoj registriĝas.
Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:
https://us02web.zoom.us/j/81515004796 Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.
Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.
Dennis Keefe.