🖥 Halovena 👻 Videkunveno
11:00 - 13:00
Ameriko/Halifax
Elekti horzonon
Parolu kun ni esperante - por ĉiuj niveloj

InternaciaLoka

Neformala retbabilo

Aliĝu al ni por neformala renkontiĝo per Zoom por ekzerci viajn esperantajn konversaciajn kapablojn kaj renkonti amikajn Esperanto-parolantojn. Ni babilos sen formala temo.

Ni nun kombinas niajn virtualajn renkontiĝojn kun Esperanto-Ĉikago. 
  • EO-Ĉikago gastigas la babilejon je la 1a kaj 3a dimanĉo ĉiumonate, uzante Google Meet
  • Esperanto Nov-Skotio gastigas la babilejon je la 2a kaj 4a dimanĉo, per Zoom.
EONS ankaŭ kunvenas persone (realvive) la trian dimanĉon ĉiumonate. Se estas 5a dimanĉo en la monato, EONS ne kunvenas; tamen okazas la virtuala Kafeja kunveno de EO-Ĉikago.

Alklaku ĉi tiun ligilon ĉe 11:00 AST (UTC-4) por aliĝi:
http://esperanto-chicago.org/retkunveno

Esperanto Nov-Skotio estas malferma al iu ajn, kiu interesiĝas pri la Esperanto-movado, aŭ pri lernado de Esperanto. Ni bonvenigas parolantojn de ĉiuj kapabloj, precipe komencantojn. Lernantoj de Duolingo estas tre bonvenaj!

____

Niaj eventoj ĉe Meetup: https://www.meetup.com/Esperanto-Halifax
Niaj eventoj ĉe EventaServo: https://eventaservo.org/o/EO_Nov-Skotio

Vizitu la novan Libraron Ludovikan por Esperantaj libroj:
http://www.biblioteko.ca
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.meetup.com/esperanto-halifax
ahblair(ĉe)yahoo.com

Interesiĝintoj

Administranto