Sabato, la 4a de septembro, je la 13:00 Pariza horo, la 20:00 Tokia horo, la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo komencas sian tutmondan retan turneon. Okaze de sia unua etapo, la ĝemelaj urboj vizitos la ĉefurbon de Japanio : Tokio. La diskuto temos pri "Esperanto kaj vi". Kiam, kial, kiel, kie vi lernis Esperanton ? Kion vi faras pri, pro, per, por Esperanto ?
Ĉiuj estas bonvenaj por interŝanĝi en agrabla kaj amika etoso kun amikoj el Romo, Parizo kaj Tokio