Tuj post la
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), la kongreso renkontiĝos dum tri tagoj por laborkunvenoj, prelegoj de spertuloj, vesperoj de amuzado, kaj diskutoj pri la estonteco de Esperanto-USA.
Ĉiuj niveloj estas bonvenaj, de komencantoj al spertuloj. Estos multaj samtempaj eventoj por subteni ĉiujn nivelojn de parolantoj.