Tema diskutado kaj Ateliero – 98: Ĉapeloj - belaj kaj utilaj.
Internacia
Ĉapeloj estas ĉiutaga parto de vestaĵoj. Ili protektas nin kontraŭ la suno kaj malvarmo, sed ankaŭ servas kiel signo de la epoko, grava elemento de vestaĵo, kiu povas altiri atenton aŭ, male, kaŝi la vizaĝon de la maldiskretaj okuloj de aliaj.
Ni diskutos hodiaŭ pri la ĉapeloj tra la epokoj, konatiĝos kun diversaj origamiaj modeloj de ĉapeloj kaj faldos kelkajn ĉapelojn, instruotajn de Valeriya Balaŝova
15.10.2023, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)