5-a Malagasa Esperanto-Seminario
Seminario kun du partoj: Kultura Seminario (27-a ĝis 29-a de marto) kaj Kristana Seminario (3-a ĝis 5-a de aprilo), kun ebleco loĝi kaj ekskursi kune inter la du seminarioj

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

anonco MES 2026.jpg 206 kB


Post kvar tre sukcesaj seminarioj en 2024 kaj 2025, ni denove invitas al Esperanto-Seminario en Antananarivo, la ĉefurbo de Malagasio.

Ni kunvenos denove en mirinde bela ĉirkaŭaĵo ĉe la norda bordo de la Lago Ivato apud la flughaveno de Antananarivo. Nia seminariejo nomiĝas Résidence Eden Amparafaratany. Temas pri malmultekosta ejo en parko, kie ni havos eĉ propran naĝejon. Malavantaĝo de la ejo estas, ke ĝi disponas nur pri 4 ĉambroj por tranokti - du dormsalonoj por po 20 homoj kaj du malpli grandaj dormĉambroj por po 4 homoj. Atentu ankaŭ pri tio, ke en la duŝejoj estos nur malvarma akvo, kio espereble ne ĝenos vin dum la relative varma vetero.

Eksterlandanoj povos tranokti antaŭ kaj post la seminario kune en la Hotelo San Cristobal, kiu havas naĝejon en belega eta parko kaj ofertas senpagan transporton de la flughaveno. Ni pensas ankaŭ pri la ebleco loĝi kaj ekskursi kune en la tempo inter la du seminarioj.

La unua parto estos Kultura Seminario, la dua (dum Pasko) estos Kristana Seminario.  

Jen kelkaj programeroj:
- Ludoj
- Dancoj 
- Naĝado 
- Prelegoj kaj diskutoj pri malagasa kulturo
- Prezento de originalaj rakontoj verkitaj de malagasaj gejunuloj
- Eta kurso pri la germana lingvo
- Komuna kantado (ĉiutage post la vespermanĝo)

La temo de la Kristana Seminario estas „Vivi abunde“ laŭ Joh 10:10: „Mi venis, por ke ili havu vivon kaj havu ĝin abunde.“ Tiuj vortoj starigas la demandon, kion ni povos fari por vivi sen mankoj, sed plene kaj profunde, kun senco kaj celo, nun kaj eterne. Ni antaŭvidas interalie prelegon pri la „Teologio de liberigo“.

Interesiĝantoj el Malagasio povas informiĝi kaj aliĝi ĉe Ranja Zafinifotsy (retadreso en la kesto "INFORMOJ").

Alilandaj interesiĝantoj turnu sin al Ulrich Matthias (Ulrich.Matthias(ĉe)t-online.de). Ni petas de ili por ĉiu el la du partoj solidaran kotizon de po 100 € (en 4-lita ĉambro) aŭ 75 € (en 20-lita ĉambro); rabatoj eblas. La aliĝo validas post nia konfirmo kaj antaŭpago de 50 €. La reston vi povos pagi surloke en eŭroj aŭ ariary. La kotizo inkluzivas plenan pensionon, la programon kaj uzon de la naĝbaseno. 

Flugbiletoj de multaj eŭropaj kaj ankaŭ de multaj afrikaj urboj al Antananarivo kostas ĉirkaŭ Pasko ĉ. 1.000 € (ekzemple ĉe Ethiopian, tra Adis-Abebo). Homoj el preskaŭ ĉiu lando povas tre facile ricevi vizon en la flughaveno. Por restado ĝis 15 tagoj sufiĉas plenigi en la franca aŭ angla etan formularon disdonatan jam en la aviadilo, montri la pasporton kaj pagi administran kotizon de 10 EUR. Teorie necesas ankaŭ havi revenan flugbileton. Laŭ angla Vikipedio eĉ homoj el ĉiuj landoj krom Burundo povas ricevi vizon en la flughaveno: https://en.wikipedia.org/wiki/Visa_policy_of_Madagascar 

Vakcinadoj kutime ne necesas, krom se antaŭe vi restis pli ol 12 horojn en lando, kie regas flava febro. 
Dosieroj