🖥 Antaŭkristnaska festo de la Ratkaptista Bando - nun virtuale!
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kuna manĝado en la restoracio "Pfannekuchen" kun "rubaĵdonaca koboldumado" kaj la "Esperanto-vorto de la jaro" - estis planita, sed ne eblas! Nun ni festu virtuale - ĉiu hejme, sed tamen kune!

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Planita estis:
11.12.2020:     18.00 horo Pfannekuchen:     Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero.
Grave: Bonvolu nepre aliĝi (pro certigo de sufiĉe da sidlokoj) per anonco de via partoprenado ĝis la 8-a de decembro tagmeze, prefere per enmeto de via nomo en la Doodle-liston:  ..... sekvos ..... . Dankon!

Weihnachtsfeier.jpg 1,79 MB
Sed nun ni festos VIRTUALE:

11.12.2020:     18.00 horo virtuale per Zoom:     Antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno.
Ĉar pro la pandemiaj reguloj ni ne rajtas sidi surloke en la restoracio, ni tamen ŝatas festi iomete, ĉiu hejme ĉe sia komputilo, sed tamen kune en la Zoom-ĉambro por ĝui belan vesperon!
Ĉiu mem mendu siajn manĝaĵon kaj trinkaĵon en restoracio kaj lasu liveri tion al sia hejmo, aŭ eble mem prepari belan menuon por si mem. Ni kune prezentu ĝin kaj manĝu ĝin per bona apetito. Kaj ni tostu je nia sano!
Bedaŭrinde pro la distanco la tradicia "rubaĵdonaca koboldumado" ne eblos, sed ni kune aŭskultu la rezulton de la voĉdonado por la "Esperanto-vorto de la jaro". El inter 255 vortoj (tiom multe pro niaj virtualaj gastoj dum la pastina jaro), ĉiu devas elekti siajn 12 plej ŝatatajn kaj sendi ilin al Heinz ĝis unu tagon antaŭe! Limdato de la sendado estos la 10-a de decembro, 18-a horo UTC+1!
Se ankaŭ vi volas partopreni la voĉdonadon kaj ankoraŭ ne ricevis la liston kun la reguloj kaj la "vortoj de la tago", skribu al  hameln@esperanto.de  .
Ni ĝojas pri bela vespero.

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Jen ankoraŭ la ligilo al la liverservo de nia restoracio "Pfannekuchen", kie ni estus surloke por festi. Eble vi tie ŝatas mendi ion: https://lieferpfanne-hameln.de/ .
Aliajn alternativojn por mendi ion en la regiono, vi ankaŭ trovas ĉi-tie: https://lokal-mahl.de/
Bonan apetiton!


Kaj jen la gajnintoj post la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2020!

- inter la 255 proponitaj vortoj jenaj vortoj atingis la unuajn dek rangojn:
9-an rangon: "bonodoro" kun 32 poentoj
same la 9-an rangon: "espero" kun 32 poentoj
8-an rangon: "subjuben kaŝfotaĉi" kun 34 poentoj
7-an rangon: "denaskulo" kun 35 poentoj
6-an rangon: "dekameliĝi" kun 41 poentoj
5-an rangon: "defio" kun 43 poentoj
4-an rangon: "gaviali" kun 44 poentoj
3-an rangon: "retkunvensaltado" kun 60 poentoj
2-an rangon: "amikeco" kun 62 poentoj

kaj kun multe pli ol la duoblaj poentoj ni gratulas al la nova vorto de la jaro 2020:

1-an rangon: "retkolibro" kun 138 poentoj!!!!!     Gratulon!!!


Jen la kompleta listo kiel Excel-tabelo por elŝuti: Rezulto de la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2020

Inter ĉiuj 28 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponoj, estis lotumita premio: pri la libro (pri malsana, sed ne pri la kronviruso, sed alia) de Sándor J. Bako kaj Claude Piron "La kisa malsano" nun povas ĝoji: Rasa Smilga. Koran gratulon! 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉