Jarĉefkunveno de Esperanto Hamburg e. V. - nur por membroj!
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Jarĉefkunveno nur por membroj de EHH

Kunveno/Evento

Invito al Jarĉefkunveno 2025 de Esperanto Hamburg e. V. - nur por membroj!

Per ĉi tio, la estraro de Esperanto Hamburg e. V. invitas al la ordinara membrokunveno.

Loko de la evento: Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16, 20095 Hamburgo. Ĉambro 1/2.
Tempo: 19:30-21:00 horo.

Laŭ la statuto, la jenaj tagorderoj estas antaŭviditaj:

  1. Prezentado de la jara kaj kasraporto de la estraro
  2. Raporto de la revizoroj
  3. Pridiskuto kaj decido pri tio
  4. Malŝarĝo de la estraro
  5. Starigo de buĝetplano kaj fiksado de membrokotizoj
  6. Pridiskuto kaj decido pri petoj
  7. Diversaĵoj

Nome de la estraro: Jürgen Wulff, unua prezidanto

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg

Interesiĝintoj

Administranto