Ni renkontiĝos kaj babilos dum la ludo en Jitsi Meet
babilejo:
https://conference.facil.services/Vortomonstroj [Ni estos ludantaj en ludejo
https://gemelo.org/eo/ sed trovi nin gravas ĉeesti en la babilejo!]
(Por aliĝi al ĉambro de neoficiala servilo sufiĉas enmeti la kompletan url-on kiel ĉambro-nomon se vi uzas poŝtelefonan Jitsi-aplikaĵon.)
La celo de la ludo: amuziĝi kaj lerni per kune krei Esperantajn vorterojn el hazardaj literoj.
Regularo de ludo Vorteroj:
(Partoprenado ne postulas koni la regulojn laŭmemore.)
- Tiu kies vico estas, rajtas konstrui vortojn (sed ne devas).
- Aliaj ludantoj kaj spektantoj rajtas konsili kaj kunhavigi ideojn. Kiu havas la vicon rajtas ne akcepti la konsilojn, kaj finas sian vicon alklakante la butonon “Turnu” aŭ premante la spacoklavon.
- En unu paŝo por ŝanĝi aŭ konstrui vorterojn,
- oni rajtas uzi la neuzitajn literojn kaj literoj de jam konstruitaj vorteroj;
- se oni uzas literojn de jam konstruitaj vorteroj, oni devas uzi ĉiujn literojn de ili.
- Ĉiu vortero devas esti almenaŭ dulitera kaj oficiala (aŭ akceptata de ĉiuj partoprenantoj).
[Dum la ludo ni provas eviti vortojn kiuj estas malrekomendataj de retejo https://bonalingvo.info/. Sed ni kontrolos nur se estas suspekto.]
- Kiam la lasta litero ekaperas estas nenies vico. Tiam la ludantoj havas unu paŝon por ŝanĝi aŭ krei vorterojn kune.
- Se ĉiuj ludantoj konsentas pri la ŝanĝo, oni rajtas ŝanĝi regulojn.
- La ludo estas kunlabora kaj tial ĉiuj ludantoj (inkluzive spektantojn) venkas/malvenkas kune. La venko/malvenko nivelo dependas de la nombro de neuzitaj literoj ĉe la fino:
0 = 💚, 1 = 🙁, 2 = 😭, 3+ = 💔.
Ni aktivas ankaŭ en babilejoj
kaj
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.