Teo, Amo kaj la Mondo / Čaj, Láska a Svet
Ekspozicio dumseptembra en Regiona Biblioteko en Žilina - pri la ĉina jaro en 24 sunaj periodoj.

Loka

La divido de la ĉina jaro en 24 sunajn periodojn baziĝas sur la observado de laŭsezonaj ŝanĝoj, naturaj fenomenoj kaj astronomio, origine en la regiono de la Flava Rivero. En novembro 2016 ili estis enigitaj en la Unesko-liston de nemateria kultura heredaĵo de la homaro. Ĉinaj, rusaj, litovaj, nepalaj kaj uzbekaj fotistoj prezentos al ni dudek kvar brilajn afiŝojn de la sunaj periodoj. Ilin oni povas vidi ekspoziciataj ankaŭ en la Regiona Biblioteko en Žilina dum septembro 2024. La ekspozicion preparis Slovakia Esperanto-Federacio. (La ekspozicio daŭros de la 2a ĝis la 30a de septembro. La priskriboj de la ekspozicio estas 3-lingvaj: la ĉina, la slovaka kaj Esperanto.)
T,AkM 2024 09 SK ZA KK - výstava KK ZA.jpg 491 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj