Jarkunveno de la FEB
10:00 - 12:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Jarkunveno de la FEB Bretona Federacio de Esperanto (regiona federacio de Francio)

Kunveno/Evento

Tagordo

9:30 Akcepto de la personoj surloke

10:00 komenco de la membro-kunveno

- aprobo de la agado-raporto kaj de la financa raporto legeblaj en la retejo de de la federacio: https://bretonio.esperanto-france.org/

- Renovigo de la komitato: vi estas bonvenaj!

- Subvencioj por helpi al partopreno en Esperantaj eventoj, por helpi bezonantajn membrojn.

- Subvencio al Espéranto-Rennes por kovri la tro altajn kostojn de ĝia sidejo rilate al la nombro de membroj. La sidejo, kiu estas ankaŭ la oficiala sidejo de la FEB, enhavas konsiderindan bibliotekon, kio necesigas ĝian konservadon.

- Estontaj projektoj: turneo de preleg-voĵaĝantoj, ktp.

Viaj proponoj de aldonoj estas bonvenaj.

La Membro-kunveno estos sekvita de komuna manĝo kaj estos okazo por babili posttagmeze pri estonteco de nia federacio.

Mi memorigas al ĉiuj membroj de la sekvaj kluboj ke la aliĝo al la Federacio estas komuna kun Esperanto-France: Armor-Esperanto, Esperanto-Rennes, Pluezek, Lorient kaj Hennebont. Por tiuj asocioj la aliĝo estas pere de Esperanto-France: https://esperanto-france.org/adherer

Por Bretonoj de aliaj asocioj aŭ sen loka asocio, eblas ankaŭ esti membro de la federacio per aliĝo al Esperanto-France kiu redonas parton de la kotizo al la FEB, aŭ per rekta aliĝo al la FEB (plena kotizo 8 eŭroj, redukta kotizo 4 eŭroj).

Ĝis baldaŭ en Saint-Brieuc !

Por la komitato de la FEB

Xavier Godivier

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bretonio.esperanto-france.org
murielle.care(ĉe)me.com
5 rue Colette Besson, 22000 Saint-Brieuc

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureCARE