🖥 Klubkunveno ĉereta de EKNT
17:00 - 19:00
Ameriko/Ĉikago
Elekti horzonon
Klubkunveno ĉereta kaj vidvoka de la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso.

Internacia

Okazos reta kunveno de la Esperanta Klubo de Norda Teksaso je la dua sabato de januaro:
14a de januaro ekde 5:00 ptm ĝis 7:00 ptm CST (aliforme: 2023-01-14 11:00 ptm - 01:00 atm UTC). Pro Kovido kaj freŝa kutimo, ni kunvenas ne ĉeloke en Teksaso, sed rete per Jitsi Meet. Jitsi Meet estas vidvoka sistemo simila al Zoom, kiu ruliĝas plene en onia retfoliumilo.

Ĉiu de ĉie ajn bonvenas— ni afablas, kaj ja ne mordus vin!

Kutime dum kunvenoj, ni iom parolas ĝenerale, eble diskutas esperantujajn novaĵojn, kaj voĉlegas de libro. Dum freŝaj kunvenoj ni legis el »Marvirinstratoj« de Tim Wᴇsᴛᴏᴠᴇʀ, kiu estas beleta kaj absurda novelaro. Kutime ĝi akireblas ĉe la retejo de la verkinto, sed ŝajnas ke la retejo estas malŝaltita ĝuste nun. Ni kunhavigos la librodosieron dumkunvene, se vi ĝin bezonas (PDF kaj TXT).

Por aliĝi al la voko, vi nur devas alklaki la ligilon je 5:00 ptm.:

https://meet.jit.si/eknt-kunveno

Komputile, Jitsi-vokoj funkcias plene en via retfoliumilo― do se via retfoliumilo petas permeson ŝalti mikrofonon/filmilon, bonvole elektu jese.

Se vi volus pli da informoj pri la grupo, vizitu la retejon aŭ aboni la retpoŝtliston.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉