Bicikla Ralio en Natura Parko "Valo de Rivero Barycz" (de Wrocław al Krośnice)
Elektante la plej belajn itinerojn por biciklaj ekskursoj ni volus iom aktivigi biciklantajn esperantistojn el Pollando kaj najbaraj landoj, BEMI-anoj bonvenas

InternaciaAlia

Silezia Esperanto Asocio kunlabore kun Krakova Societo Esperanto invitas al komuna biciklado. Ni proponas kiel celon de nia bicikla promeno la naturan parkon “Valo de la rivero Barycz” en malsupra Silezio kaj Grandpolujo, kiu enhavas 5 rezervejojn.  La plej bela el ili estas la areo de lagetoj apud la urbo Milicz, en kiuj oni jam dum ok jarcentoj bredas karpon.  Tiu areo estas ankaŭ la plej granda birdprotekta rezervejo en Pollando.  Ĉi-tie nestumas aŭ restadas survoje dum migrado ĉirkaŭ 270 birdospecioj. Bicikle aŭ promene oni povas admiri la lokon sur pitoreskaj vojoj laŭ la taluso de iama etŝpura fervojo, sur digoj aŭ tra arbaroj.

Ni elektis nelongan itineron - ĉ. 20-kilometrojn dum ĉiu tago. Ni komencos komunan vojaĝon sabate matene per trajno el Vroclavo al la urbo Milicz kaj poste per bicikloj ni atingos tranoktejon en Krośnice. Tie eblos vespermanĝi kaj matenmanĝi 
Eblas pruntepreni biciklojn surloke.
Oni povas veni jam vendrede la 6-an de oktobro sed la ĉefa aranĝo okazos sabate kaj dimaĉe. Jen aliĝilo: www.kse.cba.pl/biciklado/
Ĉiujn eventualajn demandojn bonvolu direkti al Teresa Pomorska <pomer@wp.pl

  
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

pomer(ĉe)wp.pl
ul. Parkowa 14 A 56-320 Krośnice

Interesiĝintoj

User profile pictureEddy Van den Bosch


User profile pictureRobert Kaminski

kaj pli...

Administranto