Venu al la unua konversacia rondo de 2020 en CDMX!
16:00 - 18:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
En ĉiu dua dimanĉo de la monato ni okazigas monatan renkontiĝon

LokaKurso

Esperantoparolantoj de la ĉefurbo de Meksiko (CDMX) invitas vin al sia unua renkontiĝo de la jaro, kiu okazos en la venonta dimanĉo, la 12an de januaro je la 16ah. en la rapida manĝaĵareo de "Galerías Plaza de las Estrellas", kies adreso estas: Circuito interior 193, col. Verónica Anzures.
Ne gravas ĉu vi ĵus eksciis pri la lingvo, ĉu vi estas komencanto aŭ flua parolanto de esperanto, ĉiuj estas kore invitataj. La celo estas praktiki la lingvon kaj integri novajn elementojn al la grupo, tiam ankaŭ estus bona eblo por aliĝi al Meksika Esperanto Federacio kaj/aŭ al Universala Esperanto Asocio. Via(j)n membreco(j)n vi povas transdoni al la ĉefa respondeculo de la renkontiĝo.
Ĉu demandoj, duboj? Skribu al estraro@esperanto-meksiko.org aŭ sendu nur poŝtelefonan mesaĝon al 55 4811 5744
Venu kaj integriĝu al nia teamo!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-mexico.org
estraro(ĉe)esperanto-mexico.org
Galerías Plaza de las Estrellas

Interesiĝintoj

Administranto