Dum la Virtuala Kongreso 2023 de UEA, ni decidis aranĝi zoomajn kunvenojn por Esperantistoj kiuj jam parolas la lingvon depost pli ol 40 jaroj. Ni faris nian unuan tian zooman kunvenon la 4an de decembro
Mi scias, ke la dua kunveno, en la unua lundo de januaro estas festotago en multaj landoj. Se vi emas veni kaj babili, bone. Se ne, ĝis la unua lundo de februaro! Aŭ marto. Laŭ via plaĉo.
Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.
Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).
Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:
https://us02web.zoom.us/j/81515004796 Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.
Dennis Keefe.