🖥 Programo de La Verda Stelo
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Arno Lagrange

Loka

Stefan Zweig, eŭropa verkisto (Konatiĝu kun Stefan Zweig), la plej sukcesa aŭtoro de la unua duono de la dudeka jarcento.
Kreskinta en la multnacia Aŭstro-hungara Imperio, li ege vojaĝis tra diversaj eŭropaj landoj kaj tie ekamikiĝis kun verkistoj, artistoj, ktp.
Persekutata de la nazia reĝimo pro sia judeco, li ekziliĝis al Anglio, Usono kaj fine Brazilo kie li sinmortigis pro malespero.
En sia prelego pri "Spirita Unueco de la Mondo" li konigis sian vidpunkton kiu tre proksimas de tiu de la esperantistoj."

Nian retpaĝon vi trovas tra: https://www.esperanto.be/antwerpen
Facebook-paĝo ĉe: La Verda Stelo Antverpeno

===================

Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉