IX-a Simpozio Nitobe Torino
75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: kia estas la stato de efektivigo de lingvaj rajtoj?

Internacia

La simpozio okazos tuj antaŭ la Universala Kongreso de Esperanto. La aranĝo ricevas la subtenon de Esperantic Studies Foundation kaj Nitobe Association - Justeco kaj Lingva Demokratio. La simpozio atendas la partoprenon de eminentaj internaciaj kaj naciaj prelegantoj, kaj proponos momenton de pripensado kaj diskuto pri temo kiu akiris konsiderindan gravecon en la lastaj jaroj pro multaj kialoj, inkluzive de la kreskantaj internaciaj migradoj, la procezoj de kultura homogeniĝo kaj rilata al tutmondiĝo, la cifereca revolucio kiu povas puni minoritatajn lingvojn, kaj fine situaciojn de armita konflikto en plurlingvaj landoj kiel Ukrainio. Sesio de la Nitobe Simpozio estos dediĉita al la kazo de lingvaj rajtoj en Italio, kaj rilate al tradiciaj minoritatoj kaj tiuj devenantaj el enmigrado.

Registrado estas senpaga sed deviga. La laborlingvoj estas Esperanto, la itala kaj la angla.

IMG_2909.jpeg 202 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉