D-ro Leston Buell estas profesia instruisto de i,a, la araba lingvo. Li parolos pri :
Praktika Uzado de Kreiva Artefarita Intelekto: Personaj Spertoj de Lingvo-Profesiulo
La AI (Artefarita Intelekto) portas kun si nemalmultajn etikajn kaj sociajn demandojn. Tamen, en ĉi tiu prezento, la parolanto okupiĝos precipe pri praktikaj uzoj de la kreiva AI kaj pri siaj propraj spertoj kiel lingvo-profesiulo (tradukisto, reviziisto, instruisto de lingvoj). Eble vi jam multe aŭdis pri babiladrobotoj kiel ChatGPT, sed ne havas konkretan ideon pri ĝiaj kapabloj kaj praktikaj uzeblecoj. Leston priskribos kiel li uzas tiajn programojn en sia ĉiutaga laboro kaj eĉ sukcesis verki kompleksan libron uzante tiajn programojn.
La dua profesiulo kiu kontribuos, estas prof-o Federico Gobbo, kiu rakontos pri sia sperto en Sarajevo partoprenante Rondan Tablon pri la temo "Lingvo kaj Artefarita Intelekto". Lia prelego titoliĝis:
„Etikaj konsideroj pri la uzo de artefarita intelekto en universitata edukado“
kaj celis montri, ke la uzo de Generativa Artefarita Intelekto (ofte mallongigite kiel GenAI) interalie profunde influas la sferon de universitata edukado. Tio levas etikajn dilemojn, ĉefe kvar: unue, plagiati; due, la uzo de GenAI kvazaŭ ĝi estus serĉmotoro; trie, haluciniĝo; kvare, la eĥoĉambro-efiko.
Vi estas kore bonvenaj aŭskulti la prelegojn kaj diskuti pri la enhavo. ZOOM-ligilo:
Tijd/tempo: 13 apr 2025 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
Vergadering/Kunven-ID: 488 208 5646 ; Wachtwoord/Pasvorto: 1994b