La Progreso invitas al tuttaga ekskurso en Eupen.
11:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ĉiu bonvenas por vizito al Eupen, la bela ĉirkaŭaĵo kaj Jean-Pierre kaj Rita

Kunveno/Evento

Ni prenas la trajnon je la 8:09h en Gent-Sint-Pieters. Ni estas en la unua aŭ dua vagono (estas sufiĉe da tempo por matenmanĝi en la trajno 😉).

Ni alvenas en Eupen ĉirkaŭ la 11a horo, post kio ni iras al etosplena bakejo [Fonk, Klosterstaße 33] por trinki kafon aŭ teon kun Rita kaj Jean-Pierre.

Ni dividas nin (depende de la vetero) en du  grupojn :
                        Grupo 1 (gvidata de Patriko) promenas tra la arbarkovrita areo (proksimume 14 km entute) ĝis la digo kaj akvo-rezervujo de Eupen. Ni manĝas nian piknikon survoje.
                        Grupo 2 (gvidata de Désirée) esploras la german-etosan urbon Eupen kaj ekkonas la lokan historion  en la urba muzeo (Museumpass valida). 

Poste ambaŭ grupoj kuniĝos por ĝui adiaŭan trinkaĵon kaj ni revenos per trajno je la 17a02  kiu estos en Gent je la 19a46. ( vi povas ankaŭ  unu aŭ du horojn pli poste.)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

patrickhaerick(ĉe)yahoo.com
Bakkerij Fonck, Klosterstrasse 33, 4700 Eupen

Administranto