🖥 70-jara jubileo de Germana Esperanto-Junularo
70-jara jubileo de Germana Esperanto-Junularo

Alia

La 70-jara jubileo de la fondiĝo de GEJ alproksimiĝas! Tion ni ŝatus festi kun vi per eta reta evento la semajnfinon de 2a kaj 3a de oktobro. Ni invitis kelkajn iamajn GEJ-aktivulojn por rakonti pri diversaj aspektoj de la evoluo de nia organizo. Kio ŝanĝiĝis dum la lastaj jardekoj, kaj kiel ni povas garantii kontinuecon kaj daŭripovecon de junulara Esperanto-agado en Germanio?

Jen skizo de la programo (ĉiuj horoj en CEST / UTC+2):

SABATO (02 OKT)

13:30-14:00 Libera babilado

14:00-14:30 Kvizo pri GEJ-historio (Annika)
14:30-15:00 Prelegeto: Esperanto-Junularo en GDR (Torsten)
15:00-15:30 Prelegeto: Reunuiĝo kaj fruaj 90aj jaroj (Nils & Adrian)
15:30-16:00 Diskutrondo: Kion GEJ povas signifi? (moderigote de Torsten)

DIMANĈO (03 OKT)

13:30-14:00 Libera babilado

14:00-14:30 Prelegeto: Kunlaboro kun aliaj asocioj (Ulrich)
14:30-15:00 Prelegeto: Kunlaboro inter GEJ kaj GEA (Rudolf)
15:00-15:30 Prelegeto: Pri KKRen kaj ISoj (Jan Christof)
15:30-16:00 Diskutrondo kaj adiaŭo: Kio pri la estonteco?
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉