Eblas interparoli en Parizo, ĉi-Vendrede ĉe SAT-Amikaro, inter 18h30 kaj 21h. Ĉi-vespere la temo estos :
Naturo (la medio Tero) / Homa naturo (spirito, socio...) : ĉu opono ? Ĉu la homoj nature amas la naturon ? Aŭ inverse, ĉu homoj (memvole aŭ senpripense) malrespektas la naturan vivon, ĝenerale ? Ĉu la produktadoj de homoj (teĥnikoj, artoj, religioj, filozofioj kaj "blablabloj") kunigas/separas Naturon kaj Homon ? Kiel evoluas tiu afero ? Ĉu Esperanto estas artifikaĵo aŭ naturaĵo ?
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.