🖥 Ni legu kaj diskutu premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj!
13:30 - 15:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Literatura legoklubo

Internacia

Saluton legemuloj!

Ĉu ankaŭ vi ŝatas legi Esperantan literaturon kaj ŝatus priparoli vian sperton kun homoj, kiuj legis la samajn verkojn? Se jes, tiu-ĉi estas la loko por priparoli Esperantajn verkojn de la Belartaj Konkursoj!

Ĉi-kaze ni parolos pri tri verkoj alireblaj ĉe:
http://esperanto.net/literaturo/bk/verk/verdtend.html
http://esperanto.net/literaturo/bk/verk/filozofireal.html
http://esperanto.net/literaturo/bk/verk/homaran.html

Dum la duhora kunveno ni priparolos ilin (do bonvolu legi ilin antaŭe) kaj niajn pensojn pri ili.
Tiuj, kiuj respondas ke ili venos, ricevos la ligilon al la renkontiĝo en privata mesaĝo antau la kunveno.

Atentu (!!!) pri la horo de la kunveno: ĝi estas de la 13:30 ĝis la 15:30 lau UTC kaj la tago: la 20-a de februaro 2021.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

fb.me/e/21LMmgwBZ

Interesiĝintoj

Administranto