Dimanĉe la 12-an de septembro, 2021, "Vivacité", la festivalo de asocioj okazos en Marsejlo. Esperanto Marseille kompreneble ĉeestos sur nia stando, kie ni akceptos ĉiujn interesatojn malkovri Esperanton, la internacian lingvon.
Dum ĉi tiu evento pli ol 400 asocioj ofertos siajn agadojn. En ĉi tiu kunteksto, Esperanto Marseille anoncos sian programon por la jaro 2021-2022: kursoj, konferencoj, kunvenoj ktp.