🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-47. Brilla Anĝelo. Ekvilibro inter analiza stilo kaj japana minimalismo. David Brill instruas siajn modelojn.
17:00 - 18:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-47. Brilla Anĝelo. Ekvilibro inter analiza stilo kaj japana minimalismo. David Brill instruas siajn modelojn.

InternaciaKurso

Ateliero – 47. BRILLa Anĝelo. Ekvilibro inter la analiza stilo kaj la japana minimalismo. David Brill instruas siajn modelojn.
 
Senlima mondo de origamio abundas nuntempe diversaj formoj kaj teknikoj.  Sed en tiu mondo regas du ĉefaj tendencoj en kreado: poluso de komplekseco kaj poluso  de simpleco. Ponton inter analiza stilo, tre detala kaj projektita, kiu venas el okcidento, kaj minimalismo de orienta arto, serĉas en sia kreado elstara origamiisto el Anglujo David Brill. Estas granda honoro kaj plezuro por ni prezenti  lian atelieron.  

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 

LLa ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon,
26.09.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto