Dum januaro 6 homoj ĉeestis kaj ludis jenajn ludojn: Heckmeck, Saboteur, Tabuo en Esperanto, Skull King, Abluxxen, kaj Konijnen Hokken/Hoppladi Hopplada!
Simbola bildo :) - Jessica maltrafis la ludadon pro malsano kaj Paŭlo forgesis foti dum la ludado
La sekva ludado okazos dum sabato, la 7a de februaro.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 7a de februaro 2026 ekde la 14a horo, ĝis almenaŭ la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso