🖥 SES-Sabato
11:00 - 13:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Reta kunveno kun prelego kaj diskuto

Internacia

Svisa Esperanto-Societo

SES-Sabatoj  (nova oferto de SES al siaj membroj, kaj ne nur : retaj kunvenoj, prelegoj)

Principe la unuan sabaton de ĉiu monato je la 11-a horo matene.

 Duan de marto : Jerzy "Georgo" DRYJA el Pollando :   “Edmond Privat kaj lia agado por la sendependiĝo de Pollando dum la unua mondmilito (1914-1918)”. Horo: UTC+1

Sesan de aprilo : Falimanana "Fafah" RAFANOMEZANTSOA el Madagaskaro. 
Horo: UTC+2. 
Temo: Ĉu akcepti la destinon aŭ lukti por pli bona vivo?
En tri partoj: 
- Mia infanaĝo kaj la infanaĝo de multaj kamparanaj gefiloj.
- Kial kaj kiel ni devis/devas lukti por pluvivi?
- Ĉu mi jam sukcesis, ĉu Esperanto iele helpis? Se jes, kiel?


Kvaran de majo : PARK Yong Sung "Nema" el Koreio (ILEI-sekciestro).   Temo anoncota  Horo: UTC+2

Unuan de junio : Jerzy "Georgo" DRYJA el Pollando.“Polaj – svisaj interrilatoj – longjara tradicio kaj reciproka simpatio”.  Horo: UTC+2

Sesan de julio : ….detaloj venos. Horo: UTC+2


Informoj

www.svisa-esperanto-societo.ch
mirejo.mireille(ĉe)gmail.com
La Chaux-de-Fonds, Svislando

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto