Oni ofte plendas ke ĵurnalistoj mispraktikas sian metion, ke ili maskas aŭ manipulas la veron, ke ili atentigas pri malgravaĵoj... Ĉi-vespere ni kvazaŭ redaktu alternativan ĵurnalon, per krom-informoj kiujn vi taksas gravaj, per sciigindaĵoj kiujn vi trovis... vi diru kiel !
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !