Dum oktobro ni estis 6 ludantoj kaj ludis 5 ludojn: Tabuo en Esperanto (kun bonaj novaj kartoj, dankon, Heike!), 11 nimmt, Prezidanto kun italaj ludkartoj, Skull King, kaj Attika
La sekva ludado okazos dum sabato, la 9a de novembro.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 9a de novembro 2024 ekde la 14a horo, ĝis ĉirkaŭ la 21a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso