🖥 La Rusa Invado en Ukrainion - prelego de Tetiana kaj Mikaelo Lineckij
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego

InternaciaLokaAlia

Niaj gastoj Tetiana kaj Mikaelo el Ukrainio prelegos en la Kulturladen St. Georg (ankaŭ dissendota per ZOOM) pri la antaŭhistorio de la rusa invado en Ukrainion. Ili dividos siajn personajn impresojn kiel ukrainiaj civitanoj kaj patriotoj, sen esti politikologoj aŭ militesploristoj. Ili raportos el sia vidpunkto, kiel la invado komenciĝis signife pli frue ol en 2014, inkluzive de la kondiĉoj kaj la plurŝtupa preparado por la invado. 
 
Atentu! Hibrida renkontiĝo okazos kaj en Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg kaj rete per ZOOM.
 
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+1).  
Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442
La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.

image.png 11,7 kB
Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto