🖥 Zamenhof-festotago
11:30 - 13:30
Eŭropo/Helsinko
Elekti horzonon
Zamenhof-festotago de EAF

Loka

Esperanto-Asocio de Finnlando aranĝos la ĉi-jaran Zamenhof-tagan renkontiĝon la 15-an de decembro 2022 en Tampere. La kunvenejo estas Kulturdomo Laikku kaj surloka aranĝanto Esperanto-societo Antaŭen. La pordoj estas malfermaj inter la 11.30 kaj 13.30 (loka tempo estas UTC+2) kaj vi povos veni surloke aŭ partopreni virtuale. Aliĝilon vi trovas sube.

En la programo ni havos prelegetojn pri gravaj retejoj en Esperantujo kaj pri ne-vaste konataj verkoj de L. L. Zamenhof. Krome ni havos kvizon pri esperantaj aferoj. Intertempe ni povos saluti unu la alian fizike kaj virtuale. Surloke oni regalas ruĝan, varman trinkaĵojn kun spickukoj.

Aliĝu per jena ligilo kaj rakontu ĉu vi partoprenos virtuale aŭ venos surloken. Por aliĝintoj ni sendos laŭhoran programon kaj aliajn praktikajn informojn.

Bonvenon!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉