Kafumado kun la Notinghama Esperanto-Klubo
13:00 - 14:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Venu por esperantumi en la kafejo

Loka

La Notinghama Esperanto-Klubo revenos al la urbcentro!

Mi apenaŭ povas kredi ĝin – ĉu vere pasis pli ol kvar jaroj ekde NEKo laste kunvenis fizike? Jes ja, sed nun estas mia plezurego anonci, ke dimanĉon la 28-an de aprilo 2024 je la 13-a horo ni revenos al la kafejo Blend ĉe la plej suba etaĝo de la artgalerio Nottingham Contemporary. Mi ne kunportos lecionplanon aŭ detalan agadon, ĉar nia ĉefa celo tiufoje estos ekkoni unu la aliajn kaj starigi kunan ideon pri tio, kion ni deziras el la klubo estontece. La evento mem estos tute senpaga, sed bonvole subteni la kafejon dum nia uzado de la spaco per mendo de kafo, teo, kuko, aŭ io alia laŭprefere.

Komencoj kaj esperantistoj de ĉiaj parolniveloj bonvenos.

januaro2020ppn.jpg 2,86 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉